La Reloj ligas la landojn - Esperanto la popolojn - Schienen verbinden die Länder - Esperanto die Völker

Bericht von unserem Treffen am 07.02.2020 - Rede von Marian Turski zur 75 jährigen Befreiung aus Auschwitz in Eperanto

75-a jariĝo de la liberigo de la ekstermejo Aŭŝvico ( Oswiecim, Auschwitz) 2020-jan-27
 
Okaze de la memoraranĝo
 
Parolado de Marian Turski, pola jurnalisto
 
La dekunua ordono: "Ne estu indiferentaj!"
 
Tre estimataj gekunvenintoj, geamikoj, mi estas unu el tiuj, kiuj ankoraŭ vivas kaj unu el la malmultaj, kiuj ĝis preskaŭ la lasta momento antaŭ la liberigo estis en ĉi tiu loko. Je la 18-a januaro komenciĝis mia tiel nomata evakuado el la koncentrejo Aŭŝvico, kiu  post ses kaj duona tagoj montriĝis por pli ol la duono de miaj kunkaptitoj kiel mortomarŝo. Ni estis kolono de 600 personoj. 
 
Tre verŝajne mi ne ĝisvivos la venontan jariĝon. Tiel estas la homaj leĝoj.
 
Pro tio pardonu min, ke en tio, kion mi diros, estas iom da emociado. KIon mi diros, mi antau ĉio volas diri al mia filino kaj al mia nepino, kiun mi dankas, ke ŝi ĉeestas ĉi tie, kaj al mia nepo.  Mi adresas la samaĝulojn de mia filino, de miaj genepoj, do la novan generacion, aparte la plej junan.
 
Kiam  ekestis la milito, mi estis adoleskanto. Mia patro estis soldato kaj estis suferinta  gravan pafvundon de la pulmo. Tio estis dramo por nia familio. Mia patrino devenis el la pola-litova-belorusa limregiono. Tie estis trapasintaj la armeoj, tien kaj reen, ili marodis, prirabis, perfortis, forbruligis vilaĝojn, por ke ne restu io por tiuj, kiuj venis post ili. Pro tio oni povas diri, ke mi aŭtentike sciis, kion signifas milito. Tamen ŝajnis al mi, kvankam estis pasintaj nur 20, 25 jaroj, ke ĝi estis tiom fora kiel la polaj insurekcioj en la 19-a jarcento aŭ  la franca revolucio.
 
Kiam mi hodiaŭ renkontas gejunulojn, mi konsciiĝas, ke ili post 75 jaroj estas iom tedita de ĉi temo: kaj de la milito kaj de la holokaŭsto, de la ŝoao, de la genocido. Mi komprenas ilin. Pro tio mi promesas al vi, junaj homoj, ke mi ne parolos pri mia mizero. Mi ne rakontos al vi pri miaj traviv- aĵoj, pri miaj du mortomarŝoj, prí tio, kiel mi travivis la finon de la milito, kiam mi pezis 32 kilogramojn, rande de la plenelĉerpiĝo kaj de la vivo. Mi ne rakontos pri tio, kio etis la plej  malbona, tio estas pri la tragedio esti apartigata de miaj plejproksimuloj, kiam vi post la selektado antaŭsentas, kio ilin atendas. Ne, pri tio mi ne parolos. Mi volas paroli kun la generacio de mia filino kaj la generacio de miaj genepoj, pri ili mem.
 
Mi vidas, ke inter vi sidas la aŭstra federacia prezidento Alexander Van der Bellen.  Ĉu vi memor- as, Sinjoro Prezidento, kiam vi gastigis min kaj la prezidion de la Internacia Komitato de Aŭŝvico kaj ni parolis pri la tiamaj tempoj? Iumomente vi uzis la formulon "Aŭŝvico ne falis el la ĉielo". Oni povus diri, ke ĝi estis, kiel la poloj diras, memkomprenebla memkompreneblaĵo.
 
Klare, ĝi ne falis el la ĉielo. Ŝajne povus esti banala konstato, sed ĝi estas profunda kaj por la kompreno tre grava mensa koncizaĵo. Ni dum momento reiriu en nia pensoj, nia imagopovo, en la fruajn 19030-ajn jarojn al Berlin. Ni troviĝas preskaŭ en la urbocentro.La kvartalo nomiĝas Bavara Kvartalo. Tri stacioj for de la Kurfuerstendamm kaj de la Zoologia Ĝardeno. Tie, kie hodiaŭ estas metroa stacio, situas parko. Kaj iun tagon en la fruaj 1930-jaroj aperas sur la benkoj ŝildo:
"Por judoj la sidado sur ĉi benkoj estas malpermesata". Oni povus diri: Tio estas malkonvena, nejusta, ne oŭkej, sed finfine ja estas proksime tiom da benkoj, oni j povas sidigi sin aliloke, ne estas malfeliĉo.
 
Estis kvartalo, en kiu loĝis reprezentantoj de la germana intelekta elito juddevena, ankaŭ Albert Einstein, la nobelpremiito Nelly Sachs kaj la industriulo, politikisto kaj ministro pri eksteraj rilatoj, Walter Rathenau. Poste aperis en la naĝejo la ŝildo: "Por judoj la eniro al la naĝejo estas malpermesata". Oni denove povus diri: tio ne estas agrabla, sed Berlin havas tiom da lokoj, je kiuj oni povas sin bani, tiom da lagoj, kanaloj, preskaŭ kiel en Venecio, oni do povas iri al alia loko.
 
Samtempe aperas ie la ŝildo "Por judoj la membreco en germanaj  kantkluboj estas malpermes- ata". Nu, kio do?  Se ili volas kanti aŭ muziki, ili do renkontiĝu apartigite kaj ili certe povos kanti. Tuj poste aperas surskribo kaj ordono: "Por judaj nearjaj infanoj la ludado kun germanaj, arjaj infanoj estas malpermesata". Ili ludos solaj. Kaj post tio aperas ŝildo: "Al judoj oni vendas panon nur post la deksepa horo". Tio ja estas malhelpaĵo, ĉar tiam la elekteblo estas malpli granda, sed finfine oni ja povas iri por aĉeti ankaŭ post la kvina posttagmeze.
 
Atenton, atenton, ni komenciĝas alkutimiĝi je la penso, ke oni povas ekskludi iun, stigmatizi iun, fremdigi iun. Kaj tiel la homoj lante, pli kaj pli, tagon post tago, intimiĝas pri tio – kaj la viktimoj kaj la faruloj kaj atestuloj, kaj tiuj, kiujn ni nomas apudstarantoj alkutimiĝas je la penso kaj ideo, ke ĉi minoritato, el kiu devenis Einstein, Nelly Sachs, Heinrich Heine kaj la Mendelsohnoj estas io alia, ke ĝi povas esti elpelata el la socio, ke ĝi konsistas el fremdaj homoj, ke tiuj estas homoj, kiuj disvast- igas mikrobojn, epidemiojn. Tio vere estas terura, danĝera. Tio estas la komenciĝo de tio, kio povas tuj sekvi.
 
La tiamaj potenculoj unuflanke faris ruzan politikon, ĉar ili ekz. plenumis la postulojn de la laboristoj.  La 1-a de majo neniam antaŭe estis festita en Germanio, sed ili ja faras tion, jes. Je la senlabora tago ili enkondukas "Forto per ĝojo". Elemento de laborista feriado, do. Ili  kapablas  superi  la sen- laborecon, ili povas ludi per la nacia digno: "Germanoj, stariĝu el la malgloro de Versailles. Regajnu vian fieron".  Kaj samtempe la potenculoj ekkonas, ke la homoj pli kaj pli estas kaptataj de sensentemo, de indiferenteco. Ili ĉesas reagi al la malbono. Kaj jen la potenculoj povas permesi al si pluakceli la proceson de la malbono.
 
Poste la alio rapidege sekvas:  la malpermeso dungi judojn, la malpermeso vojaĝi eksterlanden. Kaj post tio rapide sekvas la deportado en getojn. Al Riga, Kaunas, en mian geton, la geton de LodzLitzmanstadt. De kie la plej multaj estas transportataj al Kulmhof am Ner, kie ili estas mortigitaj  en kamionoj per forgasoj, kaj la resto venas al Aŭŝvico, kie ili estas murditaj en modernaj gaskameroj per ciklono B. Kaj jen pruviĝas vera, kion diris la aŭstra federacia prezidento: "Aŭŝvico ne falis el la ĉielo". Aŭŝvico trotetis, faris etajn paŝojn, alproksimiĝis ĝis kiam okazis, kie okazis,  ĉi tie.
 
Mia filino, mia nepino kaj vi, la  samaĝuloj  de mia filino kaj de mia nepino – eble vi ne konas la nomon de Primo Levi. Primo Levi estis unui de la plej famaj  arestitoj de ĉi koncentrejo. Primo Levi iam uzis la jenan formulon: "Ĝi okazis, kaj sekve ĝi denove povas okazi." Tio signifas, ke ĝi povas okazi ĉie en la mondo.
 
Mi nur volas dividi kun vi unu el miaj personaj spertoj: 1965 mi estis stipendie en Usono, en Ameriko, kaj tiam estis la kulmino de la lukto por homaj rajtoj, civitanaj rajtoj, por rajtoj de la afroamerika loĝantaro. Estis honoro por mi partopreni en la Selma-Montgomery-marŝo kun Martin Luther King.
Kaj tiam la homoj, kiam ili eksciis, ke mi estis en Aŭŝvico, demandis min : "Kion vi pensas, ĉu tiaĵo estis ebla nur en Germanio? Aŭ ĉu ĝi povas okazi ankaŭ aliloke?" Kaj mi diris al ili: "Tio povas okazi ankaŭ ĉe vi. Se estas lezataj civitanaj rajtoj, se ne estas respektataj la rajtoj de minoritatoj, se oni abolas ilin. Se oni pervertigas la leĝon tiel, kiel okazis en Selma, tiam ĝi povas okazi." "Kion oni povas fari kontraŭ tio?" "Vi mem povas fari tion", mi diris al ili. "Se vi kapablas defendi vian konstitucion, viajn rajtojn, vian demokratian ordon, protektante la rajtojn de minoritatoj – tiam vi povas venki ĝin."
 
Ni en Eŭropo plejparte devenas de la juda-krista tradicio. Kaj kredemaj kaj nekredemaj homoj rigardas la dek ordonojn sia civiliza kanono. Mia amiko, la prezidento de la Internacia Aŭŝvico Komitato, Roman Kent, kiu antaŭ kvin jaroj ĉi-loke okaze de la lasta aranĝo faris paroladon, ne povis veni hodiaŭ. Li elpensis dekunuan ordonon, kiu prezentas la spertadon de la ŝoao, de la  holokaŭsto, de la horora epoko de malestimo. Ĝi tekstas: Vi ne estu indiferentaj.
 
Kaj tion mi volonte dirus al mia filino, tion mi volas diri al miaj genepoj. Al la samaĝuloj de mia filino, de miaj genepoj, kie ajn ili vivas: en Polio, en Israelo, en Ameriko, Uesteŭropo, Eosteŭropo. Tio ege gravas. Ne estu indifenentaj, kiam vi vidas historiajn mensogojn. Ne estu indiferentaj, se vi vidas, ke la pasinteco estas mistraktata por aktualaj politikaj celoj. Ne estu indiferentaj, se iu minoritato estas diskriminaciata. La esenco de la demokratio konsistas en tio, ke la majoritato regas kaj la minoritatoj devas esti protektataj. Ne estu indiferentaj, se iu registaro rompas jam ekzistantajn, kutimajn sociajn kontraktojn. Estu lojala al la ordono. Al la dekunua orddono: Ne estu indiferentaj.
 
Ĉar se vi estos  indiferentaj, de unu momento al alia iu Aŭŝvico subite falos el la ĉielo, sur vin kaj sur viajn posteulojn.
 
 
 
 
 
Elgermanigis Wolfgang Guenther (Universala Esperanto-Asocio, Asocio de Verduloj Esperantistoj, Nula Horo – Transkultura Artkoncepto kun Esperanto kiel Komuna Lingvo) Kassel, Germanio w,guenther.esperanto@web.de
 
Januaro 2020
 
Laŭ dokumento de la Internacia Auschwitz Komitee Stauffenbergstrasse 13/14 10785 Berlin www.auschwitz.info